Esperanto Midi-Pyrénées
menu occitan menu esperanto
Vous êtes ici >> Accueil/Semajnfinaj staĝoj en Pireneoj

Semajnfinaj staĝoj en Pireneoj

20/10/2011 - Lu 1132 fois
Trifoje jare okazadas semajnfinaj staĝoj por ĉiuj niveloj en gastejo de Arieĵaj Pireneoj, proksime de Saint-Girons. Ni proponas rabatan restadon al nefranclingvaj lernantoj aù partoprenantoj.

Por la partoprenantoj, ni proponas ĉirkaù 8 horojn da kursoj sed ankaù ludojn, filmojn, promenadojn
Dum tiuj semajnfinoj, kelkfoje okazas kunsidoj pri diversaj internaciaj aù regionaj projektoj.

Regule partoprenas inter 15 kaj 25 homoj.

La kursoj :

3 niveloj : por komencantoj, komencintoj, parolantoj. 8 horojn sabate kaj dimanĉe

Gvidas la kursoj : Christophe Chazarein, Nicolas Gaufillet, Marion Quenut

La programo :

Krom kursoj, ni proponas ĉiufoje promenadojn ĉirkaù la vilaĝo, ludojn, filmprojekciojn

► Kalendaro 2015 / 2016 :

Aùtune 9a kaj 10a de oktobro 2016 ne plu eblas aliĝi
Printempe 24a, 25a kaj 26a de marto 2017 ne plu eblas aliĝi
Somere 9a, 10a kaj 11a de junio 2017 Aliĝu

 

Prezo por eksterlandanoj, ne loĝantaj en Francio :

Sen Kursoj : 45€ pro 2 noktoj (de vendredo ĝis dimanĉo en ĉambro de 3 aù 6 litoj), 2 matenmanĝoj, 2 manĝoj
(vi memzorgu por la vendreda vespermanĝo kaj la sabata tagmanĝo).

Kun kursoj : 55€ pro 2 noktoj (de vendredo ĝis dimanĉo en ĉambro de 3 aù 6 litoj), 2 matenmanĝoj, 2 manĝoj
(vi memzorgu por la vendreda vespermanĝo kaj la sabata tagmanĝo).

Eblas kunveturi de Tuluzo, Foix, Tarbo, kaj trovi gastigantojn en tiuj urboj

Pli da informoj :
Nikola au 00 33 (0)6 77 80 69 74 au novavento@gmail.com

 

Partager cet article wikio : Partager cet article | digg : Partager cet article | del.icio.us : Partager cet article | facebook : Partager cet article | scoopeo : Partager cet article | blogmarks : Partager cet article | additious : Partager cet article |