Esperanto Midi-Pyrénées
menu occitan menu esperanto
Vous êtes ici >> Accueil/La Krokodil', le blog du Centre Culturel Espéranto/Krespoj kaj ludoj ĉe la fervojistoj !
logo Krokodil

Krespoj kaj ludoj ĉe la fervojistoj !

02/03/2009 - Lu 831 fois
Sabaton posttagmeze, la 28a de februaro, la tuluzaj esperantistoj estis invititaj en la lokalo de la fervojistoj (2, avenue de l’Hers) por kunmanĝi krespojn (februara tradicio) kaj ludi en esperanto

Kunvenis 14 homoj kaj eĉ pli da krespoj, kaj da boteloj, tiel ni povis bone kompari la diversajn receptojn kaj specojn de cidroj.

Pri la ludoj, kelkaj malkovris la esperantan nekompletan version de la ludo New Amigos, kelkaj provis samopinii (sed ne ĉiam sukcesis), kelkaj skrablumis, dum aliaj serĉis la perditajn dominojn…

Estis tre bona etoso kaj restis kelkaj trinkaĵoj, do ni malpacience atendas novan inviton!

Se vi ŝatas ludi ne maltrafu la venontan ludvesperon ĉe Le Bâton à palabres, ĵaudon 19an marton

http://esperanto.toulouse.free.fr/nova/wikini/wakka.php?wiki=SoireeJeux

Ĝis la!

Membres : marion infos sur le membre | contactez le membre
Partager cet article wikio : Partager cet article | digg : Partager cet article | del.icio.us : Partager cet article | facebook : Partager cet article | scoopeo : Partager cet article | blogmarks : Partager cet article | additious : Partager cet article |
Partager les derniers articles Netvibes : Partager les derniers articles | iGoogle : Partager les derniers articles | My Yahoo : Partager les derniers articles | wikio : Partager les derniers articles | RSS : Partager les derniers articles |