Esperanto Midi-Pyrénées
menu occitan menu esperanto
Vous êtes ici >> Accueil/La Krokodil', le blog du Centre Culturel Espéranto/INTERASOCIA RENKONTIĜO EN SETO (22 – 25 APRILO 2011)
logo Krokodil

INTERASOCIA RENKONTIĜO EN SETO (22 – 25 APRILO 2011)

17/05/2011 - Lu 718 fois
Preskaŭ 400 esperantistoj kunvenis ĉe la festo en Seto. Pli ol 50 estis nefrancaj. Proksimume 35 venis de la regiono « Ĉepirenea Sudo ». Mia fratino Renata el Aĝeno kaj mi, ni ofte akompanis du rusanojn el Moskvo kaj paron rusan kun infano el la fora urbo Krasnojarsk! Alia paro venis el … Nepalo!

 

<<< Komuna Foto de IREM Partoprenantoj

 

Dum ĉiuj vesperaj spektaloj mi ĉeestis. FaMo kaj Jacques Yvart kantis kun propra akompano per akordiono aŭ gitaro, Kaj Tiel Plu… Kaj Kapriol’ dancigis  multajn spektaklojn. Post la teatraĵo de TTT, JoMo gitaris kaj kantis dum du belaj rusinoj dancis. La publiko ĉiam ŝategis la kvaliton kaj etoson de ĉiu spektaklo.

JoMo kaj Solniŝka, slava etoso >>>

Malpli da kongresanoj partoprenis la seriozajn kunvenojn. Mi rakontos nur kelkajn detalojn pri tiuj, dum kiuj mi ĉeestis.
Debata kunveno de EDE, Eŭropo – Demokratio – Esperanto komenciĝis kun 30 personoj kaj finiĝis kun 50. Italo memorigis, ke 50 eŭropdeputatoj grupiĝas por promocii esperanton. Mi sugestis, ke ni konsilu voĉdoni por jam ekzistanta partio, kiu subtenas esperanton, ekzemple la Verduloj, kiuj havas E-komisionon. Neniu eĥo krom tiu gurditaĵo: mi ne fidas la aktualajn partiojn.

En la du plenkunsidoj  de SAT-Amikaro partoprenis ankaŭ 30 komence kaj 50 fine kongresanoj. Multaj intervenis, precipe Serge Sire,  kaj Robin Beto. Finfine mi eksciis, ke tiu ĉi festo estos pere de la regiono « Ĉepirenea Sudo ».
La filmo ĵus realigita por SAT estis projekciita en la urba salono. Sed preskaŭ neniu neesperanta publiko ĉeestis bedaŭrinde. Mi spektis ĝin en la kongresejo kaj intervenis en la posta diskuto. Ĝi entenas multajn samecajn intervjuojn, ne klarigas la signon de SAT; eĉ ne aperas tiu de UEA. Dokumenta filmo devus diri ekzemple pri ĉiuj nomoj.

Teatraĵo de Teatro Trupo de Tuluzo >>>

Resume, tiuj samtempaj kongresoj de SAT-Amikaro, UFE, fervojistoj estas fruktodonaj (la unua okazis en 2005 kaj la dua estas tiu ĉi). La etoso estis tre agrabla kaj multaj diskutis ekstere kaj dum la manĝoj. Ĉu oni debatis  pri la temo. Ĉu SAT-Amikaro kaj UFE kunfandiĝu? Iu proponis tion en plenkunsido; tuj rebatis Serge Sire kun sia humuro; kial nur du asocioj?

Debataroj pri la demando: ĉu SAT devas solviĝi en UEA?
Dum la plurkongresa renkontiĝo en Seto (aprilo 2011) iuj diskutis pri kunfandiĝo de SAT-Amikaro kaj UFE. Ŝajne pli ofte ĉetable dum la manĝoj ol en plenkunsidoj. Jen kelkaj argumentoj poraj kaj kontraŭaj.
Internaciskale preferindas eble du asocioj. SAT uzas malsamajn kongreskotizojn laŭ  la lando.  En lokaj grupoj ŝajnas pli bone grupiĝi por organizi kursojn aŭ peti subvenciojn.
Cetere mi jam konstatis, ke UEA akceptas progresemulojn. Okazis dum la UK en 2000. tiam la prezidanto de UEA estis SATano; okazis kunvenoj de SAT, de ateistoj…
Jam antaŭ kunfandiĝi estus bone havi unue komunan kongreson UEA+SAT. Sed ĉu SAT-membroj bonvolas tion? En Sennaciulo de majo-junio 2010, iu membro refuzis referendumon pri tiu propono kaj aldonis, ke la laboristoj pagas malpli por partopreni SAT kongreson ol UKon.

 

VERKIS Jacques Caubel

Membres : marion infos sur le membre | contactez le membre
Partager cet article wikio : Partager cet article | digg : Partager cet article | del.icio.us : Partager cet article | facebook : Partager cet article | scoopeo : Partager cet article | blogmarks : Partager cet article | additious : Partager cet article |
Partager les derniers articles Netvibes : Partager les derniers articles | iGoogle : Partager les derniers articles | My Yahoo : Partager les derniers articles | wikio : Partager les derniers articles | RSS : Partager les derniers articles |