Esperanto Midi-Pyrénées
menu occitan menu esperanto
Vous êtes ici >> Accueil/La Krokodil', le blog du Centre Culturel Espéranto/MIAJ MEMORAĴOJ DE IREM: INTER MUZIKO KAK LABORO
logo Krokodil

MIAJ MEMORAĴOJ DE IREM: INTER MUZIKO KAK LABORO

17/05/2010 - Lu 703 fois
Unue, la bunta programo, kiel kutime ne ebligis partopreni al ĉio, kio ŝajnas interesa. Mi devis do elekti, kaj trovi tempon por ankaŭ viziti la libroservon. Feliĉe, ne nur francoj -kutimaj krokodilantoj- partoprenis tiun renkontiĝon, mi renkontis rusinon, afrikanon, belginon, kubaninon, italon…

Mi ĉeestis, kiel komitatano, laborgrupojn kaj oficialajn kunvenojn de UFE (Espéranto-France), sed ĉar tiu kongreso estas “interasocia”, ankaŭ SAT Amikaro, FET, FFEA (internaciaj fervojistoj), Esperantistaj Katolikoj, GEE (instruistoj), EDE,  planis tiam sian ĝeneralan kunvenon.
Okazis prelegoj pri la okcitana lingvo, la petskribo por Esperanto en abiturienta ekzameno, pri historio, esperanta literaturo…
Priatentindaĵo : Intersasociaj laborgrupoj kaj ekzamenoj kadre de la eŭropa referenckadro (Katalin Kovats surlokiĝis) efektiviĝis, kiuj ambaŭ gravas por la disvolviĝo de la movado.
Oficiale estas surmerkatigata de Vinilkosmo la disko de Jacques Yvart “Brassens plu”. La kantisto elĉerpis plezurige sian tutan repertuaron por la esperanta kaj ne esperanta publiko en koncertejo de la urbocentro. Dua oficiala lanĉo temas pri la filmo “Le monde de l’espéranto” farita de Dominque Gauthier, la filmon ni spektis en granda enurba kinejo.
Ĉiu vespero, ni povis ĝui koncerton de Jomo, Patric (en la okcitana), Kaj Tiel Plu, Kapriol, Famo kaj ni eĉ profitis teatraĵon de TTT (teatra tuluza trupo).
Nu, multaj vidindaĵoj, novaĵoj, farendaĵoj, ne tiom strange ke dum kongreso oni ne havas sufiĉe da tempo por vidi amikojn !

Membres : Niko infos sur le membre | contactez le membre
Partager cet article wikio : Partager cet article | digg : Partager cet article | del.icio.us : Partager cet article | facebook : Partager cet article | scoopeo : Partager cet article | blogmarks : Partager cet article | additious : Partager cet article |
Partager les derniers articles Netvibes : Partager les derniers articles | iGoogle : Partager les derniers articles | My Yahoo : Partager les derniers articles | wikio : Partager les derniers articles | RSS : Partager les derniers articles |
Article précédent : Pri la seminarioArticle suivant : Bilan du séminaire de méthodologie