Esperanto Midi-Pyrénées
menu occitan menu esperanto
Vous êtes ici >> Accueil/La Krokodil', le blog du Centre Culturel Espéranto/Nova Redaktantino por “La Krokodil’”
logo Krokodil

Nova Redaktantino por “La Krokodil’”

08/05/2011 - Lu 564 fois
Saluton, karaj legantoj kaj abonantoj de « L’ Krokodil’ »!

Dum du monatoj mi – Hanna Mykytyn (Anjo) – redaktos la blogon kaj bultenon de la asocio.

Mi estas volontulino el Jalto, agrabla urbeto ĉe Nigra maro, kiu situas en suda parto de Ukrainio – Krimeo.

Do, por prezenti min, mi iomete rakontos pri miaj aktivaĵoj ambaŭ en Ukrainio kaj ĉi tie.

Mi estas studentino en Krimea Universitato pri Homaj Sciencoj kaj studas lingvojn kaj literaturon, do estas lingvisto, kaj fakte pro tio interesiĝas pri multaj lingvoj, kiujn mi de tempo al tempo uzas – la franca, la angla (tiuj estas lingvoj kiujn mi universitate studas), la rusa kaj ukraina (miaj denaskaj lingvoj), la pola kaj esperanto.

Pri esperanto kiel internacia komunikilo mi eksciis antaŭ ne tiel longe, nur ekde la aŭtuno, dank’ al E-kursoj, kiuj konstante okazas ĉe mia universitato, fare de la loka E-klubo. Post kelkaj monatoj mi jam iĝis aktivulino de la loka esperantjunularo, partoprenis pli-malpli gravajn lokajn E-aranĝojn, kaj konatiĝis kun la Jalta E-teatro « Improvizo », kie poste mi ekaktoris. Fine de la kursoj, ni decidis partopreni nian (parolinte pri novuloj) unuan internacian renkontiĝon – JES en Burgo, dum kiu ni konatiĝis kun multaj mojosaj esperantistoj kaj esperantistinoj, eksciis pri interesaj E-projektoj de tutmondaj kaj naciaj E-asocioj, kaj fakte pri tiu ebleco volontuli ĉi tie, en Tuluzo.


Jalta teatro "Improvizo" dum JES >>>

Postnovjare, jam mi mem ekgvidis E-kurson cxe mia universitato, dum kiu ni sukcesis partopreni iom da ukrainaj renkontiĝoj (10-a jubileo de E-sekcio de Jalta montara klubo, tutukraina renkontiĝo en Odeso « Humurino », E-klubaj renkontiĝoj kaj kunsidoj, teatrvespero, ktp.). Des pli, la novuloj havis eblecon iomete praktiki sian lingvon, ĉar ni havis gastojn – Ben Indestege, fama esperantisto kaj vojaĝanto el Belgio, kaj KeKe, aŭstralia esperantisto, kiu nun loĝas en Finnlando.


Ben dum unu el lecionoj>>>

 

Krome, mi interesiĝas pri diversaj junularaj asocioj, kiuj aktivas ĉe mi, kiel Rotaract Klubo, tutmonda junulara organizo, studentasocio de mia urbo, ktp.

Ĉi tie, kadre de la volontulado, mi planas partopreni kaj eble helporganizi diversajn asociprojektojn, kiel Eŭropajn tagojn en Tuluzo, lingvofestivalon, lernsemajnfinon en Pireneoj kaj ĉion por kio taŭgos mia helpdeziro.

Do, mi esperas, ke ni ĉiuj profitos tiun mian ĉeestadon, kaj ambaŭflanke ĝuos eblecon malkovri la kulturojn unu de aliaj kaj eblecon uzi por tiu celo esperanton.

 

Membres : Anjo infos sur le membre | contactez le membre
Partager cet article wikio : Partager cet article | digg : Partager cet article | del.icio.us : Partager cet article | facebook : Partager cet article | scoopeo : Partager cet article | blogmarks : Partager cet article | additious : Partager cet article |
Partager les derniers articles Netvibes : Partager les derniers articles | iGoogle : Partager les derniers articles | My Yahoo : Partager les derniers articles | wikio : Partager les derniers articles | RSS : Partager les derniers articles |