Esperanto Midi-Pyrénées
menu occitan menu esperanto
Vous êtes ici >> Accueil/La Krokodil', le blog du Centre Culturel Espéranto/La Krokodil’ bezonos novan redaktanton ekde la venonta aŭtuno
logo Krokodil

La Krokodil’ bezonos novan redaktanton ekde la venonta aŭtuno

19/03/2011 - Lu 728 fois
Jam du jarojn mi okupiĝas pri la enpaĝigado (ankaŭ pri la redaktado kunlabore kun Marion) de nia informilo la Krokodil’.

Mi jam plenumas multajn aktivaĵojn por la tuluza asocio (ĉefe kiel instruanto kaj kasisto) kaj cetere volas lanĉi projektojn en aliaj urboj de nia regiono. Tiuj aktivaĵoj okupos pli kaj pli multe da mia tempo − tial mi deziras liberigi min el la redaktado de la Krokodil’. Tiu ĉi numero estas la lasta, kiun redaktas mi.

La Krokodil’ serĉas novan redaktanton por, ekde la fino de la venonta somero, plenumi la jenon :

  • regule serĉadi kontribuantojn por verki artikolojn, por afiŝi novan en la blogo unufoje semajne
  • klopodi trovi artikolojn kiuj respegulas la diversecon de niaj aktivaĵoj
  • korekti (kaj korektigi) la artikolojn, enpaĝigi ilin kiam venas la tempo dissendi novan numeron

Tiu tasko ne malfacilas kaj postulas nur iomete da atento. Mi esperas, ke iu el vi sentos sin preta oferti iomete da sia tempo. Ne necesas havi altan lingvonivelon : duono de la artikoloj estas en la franca. Cetere, redakti la bultenon estas bonega ekzerco por tiu, kiu volas progresi en esperanto.

La venontan numeron redaktos nia ukraina volontulino, kiun ni bonvenigos en majo… sed post la somero ni bezonos vin por ke tiu venonta ne estu la lasta!

Membres : Christophe Chazarein infos sur le membre | contactez le membre
Partager cet article wikio : Partager cet article | digg : Partager cet article | del.icio.us : Partager cet article | facebook : Partager cet article | scoopeo : Partager cet article | blogmarks : Partager cet article | additious : Partager cet article |
Partager les derniers articles Netvibes : Partager les derniers articles | iGoogle : Partager les derniers articles | My Yahoo : Partager les derniers articles | wikio : Partager les derniers articles | RSS : Partager les derniers articles |