Esperanto Midi-Pyrénées
menu occitan menu esperanto
logo Krokodil

Post FESTO

16/09/2010 - Lu 760 fois
Post FESTO, kelkaj eksterlandanoj daŭrigis la renkontiĝon en Tarno ĉe diversaj esperantistoj ĝis la mardo.

Vendrede vespere, dek tri personoj manĝis ĉe Annie kaj Daniel. La Rusoj volis gustumi francajn vinojn (ankaŭ la “pastison”) kaj fromaĝojn.

Sabate matenon, ĉiu familio rendevuis en la bazaro de Lavaur. La esperantistoj rigardis kun intereso la diversajn proponitajn komercaĵojn. Post kelkaj aĉetaĵoj, ni vizitis la urbon (katedralon, malnovan kvartalon…) Posttagmeze, la Rusoj preparis tipajn rusajn manĝaĵojn, aliaj masaĝis visaĝojn per silkaj penikoj. Vespere, ni renkontiĝis ĉe Francis kaj Brigitte okaze de granda stangrostita ŝafaĵo. La cirko “Pistil” prezentis belegan spektaklon. Tre bona etoso: muziko, rusaj dancoj, interrenkontiĝo…

Dimanĉe, ni ĉiuj vizitis “Sidobron”. Ni piediris tra la famaj granitaj ŝtonegoj. Ni piknikis apud bela lago kaj poste vizitis la “ŝtonegan riveron”. Lena, Dimitri kaj Ĵenja lasis nin en Mazamet por petveturi ĝis Moskvo! Ili alvenis tien kvin tagojn poste. Dimanĉon vespere, la temperaturo estis tre varma (38 gradoj!). Ni banis nin kune en la lago de “La Cougotte” antaŭ ol manĝi ĉe Joëlle kaj Georges.

Lunde, la svedo kaj la lasta rusino fortrajnis. Restis nur Fabien, kiu devigis nin progresi esperante.

Tre riĉiga sperto, nepre refarenda

La esperanto-grupo de Lavaur

Membres : Daniel infos sur le membre | contactez le membre
Partager cet article wikio : Partager cet article | digg : Partager cet article | del.icio.us : Partager cet article | facebook : Partager cet article | scoopeo : Partager cet article | blogmarks : Partager cet article | additious : Partager cet article |
Partager les derniers articles Netvibes : Partager les derniers articles | iGoogle : Partager les derniers articles | My Yahoo : Partager les derniers articles | wikio : Partager les derniers articles | RSS : Partager les derniers articles |