Esperanto Midi-Pyrénées
menu occitan menu esperanto
Vous êtes ici >> Accueil/La Krokodil', le blog du Centre Culturel Espéranto/SemEo - 2018 Esperanto-Semajno
logo Krokodil

SemEo - 2018 Esperanto-Semajno

06/02/2018 - Lu 196 fois
Ekde la 10-a gis la 20-a de Marto, okazos la Esperanto-Semajno en Tuluzo.
Dum la tuta semajno, pluraj renkontiĝoj, aktivadoj kaj atelieroj por ĉiuj estos proponitaj. Semajnfine, estos granda tago pri ekzilo en La Chapelle.

La programo plivastiĝos kaj klariĝos dum la venantaj semajnoj...

Sabato la 10a de Marto: Malkovro-Ateliero

Lundo la 12a de Marto: Speciala radio elsendo kun parto de la teamo de Varsovia vento, pola esperantista kolektivo , kreistoj de podkastoj kaj videoj de la 8a ĝis la 9a vespere ĉe Canal Sud,  92.2FM aŭ canalsud.net

Mardo la 13a de Marto: Ludaj fulmkursetoj kaj informtabloj kadre de la Lingvokafejo de la asocio Bilingue ekde la 7a kaj duono en Le Cactus.

Merkredo la 14a de Marto: Bonvenon al la partoprenantoj de la Erasmus + projekto pri Esperanto-instruado: ĉirkaŭ dudek gejunuloj de 8 Eŭropaj landoj partoprenos trejnadon dum 5 tagoj en Tuluzo. 

Jaudo la 15a de Marto: Informtabloj kun fulmkursetoj proponitaj de la junuloj de la Erasmus + projekto en la Université Paul Sabatier (BU) kaj en la Université du Mirail (apud la MIE) ekde la tagmezo

Lud-vespero en Esperanto (malfermita al ĉiuj) partnerade kun Toulangues kaj Terre de Jeu je la 9a en la ĉambro Castelbou

========

Sabato la 17a de Marto: Tago pri ekzilo: Bonvenon!

En la Chapelle, strato Danielle Casanova

Ekde la 14-a: Prezentoj, Videoprojekcioj, debatoj, prelegoj...

Kun Floréal Martorell, Xavi Alcalde, Tonjo del Barrio, Marie-Hélène Melendez (konfirmota)

Ekde la 19-a: Koncerto de la Katalana Grupo : Kaj Tiel Plu

Informtabloj, Libroservo kaj ekspozicioj

Partnerado kun AutonoMIE, la CTDEE, Varsovia Vento, vendo de trinkaĵoj kaj manĝaĵoj por subteni la asocion AutonoMIE

==========

Dimanĉo la 18a de Marto: Vizito de la Natur-historia Muzeo en Esperanto gvidita de Alain. 

Lundo la 19a de Marto: Speciala radio-elsendo pri Esperanto en la Erasmus + projektoj de la 8a ĝis la 9a ĉe Canal Sud,  92.2FM aŭ canalsud.net

Mardo la 20a de Marto: Malkovro-Ateliero

Membres : Olivia infos sur le membre | contactez le membre
Partager cet article wikio : Partager cet article | digg : Partager cet article | del.icio.us : Partager cet article | facebook : Partager cet article | scoopeo : Partager cet article | blogmarks : Partager cet article | additious : Partager cet article |
Partager les derniers articles Netvibes : Partager les derniers articles | iGoogle : Partager les derniers articles | My Yahoo : Partager les derniers articles | wikio : Partager les derniers articles | RSS : Partager les derniers articles |