Esperanto Midi-Pyrénées
menu occitan menu esperanto
Vous êtes ici >> Accueil/La Cirkulero, le blog de la Fédération Midi-Pyrénées/Nomad'kurso en Pollando la kvara!

Nomad'kurso en Pollando la kvara!

30/11/2017 - Lu 60 fois
Kompreneble, grava lando estas Pollando por Nomad'kursi!!!
Ni sopiris pri renkonto kun la patrujo de Zamenhof, kun niaj polaj geamikoj Krzysztof kaj Agnieszka kiuj tiel zorge preparis la vojaĝon kaj ĉiĉeronis nin tra sia lando.
Un récit du 4ème nomadkurso, cours nomade d'Espéranto, qui a eu lieu en Pologne en septembre 2017.

Alveninte en Varsovion noktemeze, ni malkovris la ĉefurbon tra lumoj kaj ĝojis gasti en simpla kaj bonetosa hotelo.

Du tagoj por malkovri Varsovion ne sufiĉas, certe, tamen, danke al la energio de Krzysztof ni surpriziĝis pri la nomo Esperanto skribita sur busoj, tramoj, eĉ ĉe anguloj de multaj stratoj....

Ni ne povis preterpasi la judan tombejon sen omaĝi al Zamenhof.

Ni riĉiĝis per vizitoj de tegmenta ĝardeno super la universitata biblioteko, Muzeo Polin, Muzeo Chopin, malnova renovigita centra kvartalo, stalina urbodomo.............

Tuj alvenis la momento por foriri al Krakovo. Survoje, malkovrante la pollandan kamparon ni haltis en la urbeto Miechow kie Nanou provis retrovi siajn antaŭulojn... familia historio.

Krakovo prezentiĝis kiel vizitinda urbo kun sia historia belega placo, la kastelo Wavel kiun ni malkovris kun ĉarma Grazyna, Esperantista virino, la baziliko kun du malsamaj turoj, (atesto de ĵaluzo inter du fratoj)! Dudek kilometrojn for de la urbo, troviĝas salminejoWieliczka, unika en la mondo. Kaj tio, kiu estis unika por ni estas ke nia gvidistino estas esperantistino. Magda promenigis nin dum 3 km subtere ĝis 135m profunde por mirigi niajn okulojn perditajn en alia dimensio.

Niaj busetoj denove veturigis nin al Bialistoko, naskiĝurbo de Zamenhof. Viglas la tiea Esperanta klubo, kaj Nina kaj Przemyslaw gaje akceptis nin ĉe la sidejo de la klubo kie tuthazarde ni renkontiĝis kun Rose kaj Cyril, famaj biciklantoj tra la mondo. Kunkune ni ĝojis admiri ĉiujn lokojn kie svarmas la spuroj de Zamenhof, kiuj inspiris la rakonton de Nina. La vizito de la muzeo «Ludviko Zamenhof Centro» kaj la afabla akcepto de Ela kompletigis niajn konojn pri la kreanto de Esperanto.

Ni ne foriros nevizitante praarbaron en la ĉirkaŭaĵo kie abundas fungoj!

Norden! Gdansk ĉe la Balta maro atendis nin! Komplete detruita dum la dua mondmilito, ĝi estas mirinde rekonstruita kaj agrablas viziti la imponajn fasadojn, sperti la festan etoson en la vastaj aleoj, vagadi laŭ la kajoj, miri pri la antikva gruo, butikumi por satigi la emon aĉeti ambrajn juvelojn.... Ne for de Gdansk, Sopot, banurbo, krom beleco de natura marbordo, bonŝance havas

dinamikan Esperantan klubon. Tiel Jogoda organizis por ni varman akcepton kaj gvidis nin tra la stratoj de la urbo por malkovri ekspozicion pri..Esperanto!

Poznan: la atendita renkontiĝo Arkones (ARtaj KONfrontoj en ESperanto) okazis dum 3 tagoj!

Ek al la konfronto! Buntaj estas la prelegoj en diversaj salonoj, kaj malfacilis elekti inter interesaj temoj. Inter 193 homoj de 24 landoj, la ebloj babili kun tiom da esperantistoj abundas, kaj jen defio por la komencantoj de nia grupo. Ili fieris prezenti siajn temojn antaŭ atentema spektantaro. Vesperaj koncertoj ravas niajn orelojn, kaj meze de tiu esperanta bano, valoras sperti esperantan etoson.

La lasta parto de nia vojaĝo kondukis nin al Torun. Naskiĝurbo de niaj ĉiĉeronoj, ĝi belegas, kaj tie ni feliĉe renkontiĝis kun Teresa Nemere kiu prezentis al ni filmon pri la teatra trupo « Studio P » kiu de temp'al tempo rolas en nia lingvo. Rapida renkonto kun alia Przemyslaw estis suna revo kaj gajigis la tutan grupon. Poste Teresa kaj Maria pasie vizitigis nin la etnografian muzeon en Esperanto! Ni ŝatus resti en tia pasinteca kampara etoso, kaj niaj gastigantoj daŭrigis la plezuron per kukoj kaj trinkaĵoj. Ni troviĝis inter familianoj.

Disiĝo okazis en la farmbieno de Agnieszka kaj Krzysztof. Vetero sunas, kaprinoj trankvilis en la paŝtejo, kokinoj gratis pajlon, la ceramika ateliero de Agnieszka allogis la «klientojn». Eblis tagmanĝi kunkune ekstere, miraklo de pola vetero por danki niajn geamikojn pri ilia sindonemo.

Sendube, ni revenos!

Membres : Sunkompanio infos sur le membre | contactez le membre
Partager cet article wikio : Partager cet article | digg : Partager cet article | del.icio.us : Partager cet article | facebook : Partager cet article | scoopeo : Partager cet article | blogmarks : Partager cet article | additious : Partager cet article |
Partager les derniers articles Netvibes : Partager les derniers articles | iGoogle : Partager les derniers articles | My Yahoo : Partager les derniers articles | wikio : Partager les derniers articles | RSS : Partager les derniers articles |