Esperanto Midi-Pyrénées
menu occitan menu esperanto
Vous êtes ici >> Accueil/La Krokodil', le blog du Centre Culturel Espéranto/Forpasis André Albault
logo Krokodil

Forpasis André Albault

21/06/2017 - Lu 76 fois
Ni kun bedaŭro informas vin, ke forpasis D-ro André ALBAULT (naskiĝis la 14-an de majo 1923 en Reims, mortis la 17-an de majo 2017 en Tuluzo, Francio), estis franca esperantisto, okul-kuracisto, esperantisto ekde 1939 kaj honora membro de Universala Esperanto Asocio (UEA) de 1998 kaj prezidanto de la Akademio de Esperanto inter la jaroj 1983 kaj 1995. Li estis prezidanto de Unuiĝo Franca por Esperanto (1967-1974) kaj prezidanto de la Pirenea Federacio... Tuluzanoj memoras pri la esperanto-kursoj, kiujn li gvidis ĉiusemajne dum multaj jaroj en nia urbo.

Albault dummilite unue studis matematikon en Parizo, sed poste ŝanĝis al medicino. La studojn li finis en Tuluzo. En 1951 li edziĝis al franca Esperantistino Hélène Hachin. Iliajn tri infanojn Bertrand, Raphaëlle kaj Régine la geedzoj edukis kiel denaskulojn. Albault poste fariĝis pioniro de denaskismo kaj plurfoje verkis pri tio. En 1956 li specialiĝis pri oftalmologio (okul-kuracado) kaj ekpraktikis en Tuluzo. Post la morto de la edzino en 1973 li ekstudis kaj poste instruis sofrologion (psikosomata metodo, kiu kombinas orientajn kaj okcidentajn praktikojn cele al memkuracado de la korpo) kaj poste aliajn "mildajn medicinojn". Fine de la 1970-aj jaroj li duan fojon edziĝis.

Albault redaktis la revuojn Internacia Pedagogia Revuo (1958-1959) kaj Monda Kulturo (1964-1966). Li verkis i.a. "Naŭ prelegoj pri la Fundamento" (1990), krome multnombrajn artikolojn en Franca Esperantisto, Heroldo de Esperanto, Scienca Revuo, Monato, Esperanto (UEA), La Letero de la Akademio kaj multaj aliaj periodaĵoj.

Aparte grava lia agado estis ankaŭ sur la leksikologia kampo. Post sepjara preparo en 1961 aperis lia Dictionnaire Français-Espéranto (Vortaro franca-esperanta) verkita kune kun Roger Léger.

En 1989 estis publikigita en Pekino lia traduko de Anatomia Nomenklaturo latina, angla, franca, esperanta, ĉina. Li ankaŭ kunlaboris pri i.a. la medicinaj terminoj dum la reviziado de Plena Ilustrita Vortaro (PIV 1970) en la 1990-aj jaroj.

(laŭ Vikipedio kaj Edukado.net )

 

 

 

Membres : Jeannette infos sur le membre | contactez le membre
Partager cet article wikio : Partager cet article | digg : Partager cet article | del.icio.us : Partager cet article | facebook : Partager cet article | scoopeo : Partager cet article | blogmarks : Partager cet article | additious : Partager cet article |
Partager les derniers articles Netvibes : Partager les derniers articles | iGoogle : Partager les derniers articles | My Yahoo : Partager les derniers articles | wikio : Partager les derniers articles | RSS : Partager les derniers articles |
Article précédent : Mojosa babilmanĝoArticle suivant : Réunion des actifs de la région