Esperanto Midi-Pyrénées
menu occitan menu esperanto
Vous êtes ici >> Accueil/La Krokodil', le blog du Centre Culturel Espéranto/Tuluzo marŝas por scienco
logo Krokodil

Tuluzo marŝas por scienco

07/05/2017 - Lu 239 fois
La 22-an de aprilo okazis la “marŝo por scienco” dum la “tago de la tero”, pli ol 600 urboj tra la tuta mondo partoprenis la eventon. En Tuluzo, pli ol du cent homoj marŝis de la "Prairie des Filtres" ĝis la "Quai des Savoirs".

Tiu marŝo havas du celojn :
Unue, ĝi estas esprimo de solidareco por la usonaj scientistoj, kies laboro estas serioze minacita de la nova registaro de Trump.
Due, ĝi estas okazo por defendi la valorojn de la scienco, kiel la objektivecon, senpartiecon, kritikan menson, kaj emancipon de dogmoj, kiuj tute indas en sociaj kaj politikaj konsideroj. 

Kiel vi eble scias, Trump estas sufiĉe kurioza homo. Li amasigas multe da kontraŭ-sciencaj pozicioj, interalie li estas klimato-skeptikulo (li ne kredas ke la averaĝa temperaturo kreskas, aŭ ke tio estas kaŭze de la homoj) kaj li estas kreismisto (li pensas ke dio kreis la teron kaj la vivon antaŭ kelkaj miloj da jaroj). 

Pro tiaj pozicioj, li opinias ke scienco, aŭ almenaŭ fakoj de scienco, ne multe utilas nek indas. Ekzemple, tuj post kiam li iĝis prezidento, la klimata varmiĝo tute malaperis de la oficiala ŝtata retejo. 

Klimato-sciencoj estas fakoj kiuj bezonas multe da datumoj (atmosferiaj, satelitaj, demografiaj...) kiuj estas stokitaj en grandaj datum-centroj, propraĵo de la usona ŝtato. Multe da scientistoj laborantaj pri tiaj subjektoj timas ke ankaŭ tiuj datumoj malaperus. Pro tio estis kreita la “Datum-Savo” (Data-Rescue). Datum-Savo estas iniciato de esploristoj el la universitato de Pensilvanio, kiuj amasigis minacitajn datumojn en datum-centrojn de universitatoj kaj personajn komputilojn. Pli kaj pli da sciencemaj civitanoj partoprenas tiun iniciaton. 

Pro tiuj lastaj faktoj, la organizantoj de la marŝoj por scienco volas pli ol nur marŝi simbole : ili volas krei Mondan Organizon por Scienco, kiu defendus sciencon, kiel jam ekzistas Monda Organizo por Sano, kiu defendas sanon. 

Tiu evento ankoraŭ probable okazos ĉiujare ekde nun, pli kaj pli popularigonte kaj kulturigonte sciencon. La volo de Trump eble malsukcesis finfine...

 

Membres : Morgan infos sur le membre | contactez le membre
Partager cet article wikio : Partager cet article | digg : Partager cet article | del.icio.us : Partager cet article | facebook : Partager cet article | scoopeo : Partager cet article | blogmarks : Partager cet article | additious : Partager cet article |
Partager les derniers articles Netvibes : Partager les derniers articles | iGoogle : Partager les derniers articles | My Yahoo : Partager les derniers articles | wikio : Partager les derniers articles | RSS : Partager les derniers articles |