Esperanto Midi-Pyrénées
menu occitan menu esperanto
Vous êtes ici >> Accueil/La Krokodil', le blog du Centre Culturel Espéranto/Robert prezentas sin
logo Krokodil

Robert prezentas sin

03/10/2016 - Lu 563 fois
Saluton al ĉiuj! Mia nomo estas Robert kaj mi havas 24 jarojn. Mi venas de Galway, urbo en la okcidento de Irlando.

En universitato, mi studis ekonomikon kaj politikon en Dublino. Mi havas grandan intereson en tiuj temoj kaj ĉiam legas librojn pri ili. Fakte, mi amas legi kaj estas vere legemulo (mi legas 70 librojn jare). Mi ankaŭ ŝatas skribi, ĉefe blogerojn. Mi havas du blogojn, unu anglalingve (Whistling In The Wind) kaj la alian esperantelingve (Teo kaj Libroj). Mi tre ŝatas diskuti pri mondaj aferoj. Mia anglalingva blogo gajnis pli ol unu milionon da vidoj kaj mi komencas skribi por esperantaj gazetoj. Mi ankaŭ kreis kelkajn esperantajn filmetojn por montri Esperantujon al la mondo.

Mi komencis lerni Esperanton en 2014. Miaj amikoj ne komprenis kial mi volas lerni iun lingvon krom la angla! En la lando de blinduloj, la unuokululo estas reĝo, kaj en angleparolantaj landoj la dulingvano estas reĝo. Bonŝance, la angla estas mia denaska lingvo, sed ne estas juste se mi igus ĉiujn paroli mian lingvon kaj ne parolus unu vorton de ilia lingvo. Tial mi ŝatas la neŭtralecon de Esperanto. Mi ankaŭ estas mallingvemulo kaj malsukcesis lerni aliajn lingvojn (male al aliaj esperantistoj, Esperanto kaj mia denaska lingvo estas miaj solaj lingvoj). Mi eĉ estas Irlandano kiu ne parolas Irlande! La neregulaĵoj kaj komplikaĵoj vere ĝenas min do mi preferas pli simplan kaj logikan lingvon.

La laborsituacio en Irlando malbonas kaj vivo en malgranda insulo tedas, do mi volas vojaĝi kaj vidi aliajn landojn, kulturojn kaj lingvojn. Mi tre ŝatas Esperantujon, kaj la lingvon kaj la homojn. Tial mi venis al Francio, por esperantumi, vidi alian landon (kie ne pluvas tiel ofte kiel en Irlando) kaj lerni la francan (kiun mi studis en lernejo sed mi ricevis grandan ŝokon kiam mi eltrovis ke francoj ne parolas kun la irlanda akĉento en kiu mi lernis). Ekde mia alveno, Francio aspektas tre bela.

Mi laboris unu jaron ĉe E@I en Slovakio. Mi loĝis en malgranda kaj trankvila urbo, la malo de Tuluzo! Mi tute vivis esperante, ni ĉiuj parolis esperante en la oficejo kaj ankaŭ hejme ĉar ni volontuloj loĝis kune. Fakte, mi uzis esperanton tiom multe ke mi ne lernis la slovakan ĉar mi ne bezonis ĝin! Mia nivelo de Esperanto multe pliboniĝis kaj mi trapasis la KER-ekzamenon dum UK je la C1 nivelo. Mi partoprenis multajn renkontiĝojn, kiel SES, JES, IJK, UK, IJS ktp. Esperantajn gazetojn kaj librojn mi tre ŝatas legi kaj aŭskulti muzikon.

Mi tre antaŭĝojas mian aventuron en Francio kaj esperas ke mi lernos kaj amuziĝos multe!

Membres : marion infos sur le membre | contactez le membre

Les Commentaires

1 commentaire - Voir | Rédiger
Partager cet article wikio : Partager cet article | digg : Partager cet article | del.icio.us : Partager cet article | facebook : Partager cet article | scoopeo : Partager cet article | blogmarks : Partager cet article | additious : Partager cet article |
Partager les derniers articles Netvibes : Partager les derniers articles | iGoogle : Partager les derniers articles | My Yahoo : Partager les derniers articles | wikio : Partager les derniers articles | RSS : Partager les derniers articles |