Esperanto Midi-Pyrénées
menu occitan menu esperanto
Vous êtes ici >> Accueil/La Cirkulero, le blog de la Fédération Midi-Pyrénées/Esperanto montras sin en Biocybèle

Esperanto montras sin en Biocybèle

09/06/2015 - Lu 670 fois
Mirinda etoso! Jes vere la foiro Biocybèle allogas interesajn homojn kaj estis granda plezuro por la esperantistaro kiu "deĵoris" ĉe la esperanto-stando, kaj interŝanĝis kun diversaj homoj.

Unue, ni estis ĉe la enirejo de la foiro. Perfekta loko, ĉar ĉiuj vizitantoj, almenaŭ okulumis al la grandaj titoloj pri Esperanto. La homamaso paŝis trankvile tra la malsamaj standoj, kaj ne hezitis babili, demandi. Tiel Jopo tuj renkontis junulinon kiu montris sin ege interesata. Parolante kun ŝi, li rimarkis ke ŝi havas ian akcenton. Ŝi rapide klarigis ke ŝi estas turka kaj studas en Tuluzo. Granda diskuto sekvis…

Gejunuloj, emeritoj, esperanto-lernantoj, okcitan-lernantoj… aprezis la prezentadon ĉe la stando kie ili povis malkovri la belecon kaj la simplecon de la lingvo. Plurfoje, ni disdonis kursetojn, instruis kiel kalkuli, kaj ĉiufoje, la homoj miris pri la rapideco por lerni la universalan lingvon.

Ni eĉ bonŝancis partopreni intervjuon de ĵurnalisto kiu raportos pri niaj agadoj en radio-elsendo  en Cordes. Li laboras por Andre Andrieu, fama kaj klera esperantisto! La afabla ĵurnalisto, kamerundevena eĉ parolis pri iu reĝo NJOYA kiu fine de la 19-a jarcento kreis en la orienta regiono de kamerunio, apartan skribadon, nomita shu-mom.

Ni ankaŭ ĝojis prezenti la eblajn agadojn kadre de esperanto: Une École au Togo kaj Esperanto Plus, Nomad'kurso....

Vere, Esperanto montris dum du tagoj, en bela parko de Graulhet, energian vizaĝon, senliman amikecon, gajan energion, kaj emon pripensi! Alain, Evelyne, Florence, Francis, Jean-Pierre, Michel… dankon!

 

Membres : Sunkompanio infos sur le membre | contactez le membre
Partager cet article wikio : Partager cet article | digg : Partager cet article | del.icio.us : Partager cet article | facebook : Partager cet article | scoopeo : Partager cet article | blogmarks : Partager cet article | additious : Partager cet article |
Partager les derniers articles Netvibes : Partager les derniers articles | iGoogle : Partager les derniers articles | My Yahoo : Partager les derniers articles | wikio : Partager les derniers articles | RSS : Partager les derniers articles |