Esperanto Midi-Pyrénées
menu occitan menu esperanto
Vous êtes ici >> Accueil/La Krokodil', le blog du Centre Culturel Espéranto/En 2015 en Tuluzo, ekzamenoj por la niveloj C1, B2, B1 kaj…
logo Krokodil

En 2015 en Tuluzo, ekzamenoj por la niveloj C1, B2, B1 kaj…

03/01/2015 - Lu 789 fois
La 30an de Majo 2015, Tuluzo partoprenos por la tria fojo la tutmondan ekzamen-tagon… aldonante sian ŝtoneton!

Ekde 2012, la ekzamena komisiono de UEA kunlaboradas kun la hungara ekzamen-centro ITK por proponi ĉiujare unu tutmondan ekzamen-tagon. Sub la diligenta kunordigado de Katalin Kováts, lokaj organizantoj donis al pli ol 750 personoj en la mondo ŝancon ekzameniĝi kaj ricevi atestilon pri sia lingvo-kapablo.

Esperanto-Kultur-Centro partoprenis la ekzamen-tagojn en 2012 kaj 2013, sed devis rezigni pri ĝi la pasintan jaron pro manko de interesatoj. Hodiaŭ, je la ĵusa komenco de 2015, mi povas kun granda plezuro anonci, ke la ekzamenoj ja okazos ĉi-jare danke al la jam sufiĉa nombro de aliĝintoj!

Kiel en 2013, ni proponos ekzamenojn je ĉiuj tri kutimaj niveloj kaj en ambaŭ partoj: la skriba kaj la parola. Sed, atendu − ne ĉion mi diris. Sciu, ke nia asocio decidis proponi tute unikan kaj originalan novaĵon. En Tuluzo, eblos trapasi ankaŭ ekzamenon je la nivelo A2!

Necesas tuj klarigi, ke tiu A2-ekzameno estos komplete sendependa de la oficiala ekzamen-sistemo − ĝi estas pure loka iniciato. Ĝi ne havos la saman valoron kaj ne ebligos akiri oficialan atestilon. Ni tamen garantias, ke ĝi okazos laŭ kriterioj kaj kondiĉoj kiel eble plej konformaj al la veraj.

Tiu A2-ekzameno staras sur la dua ŝtupo de la KER-nivelaro (B1 estas la tria). Se vi estas interesata − kiel lernanto aŭ instruanto − ne hezitu jam anonci vin al mi kaj vi ricevos ĝis la fino de Januaro pliajn detalojn pri ĝiaj enhavo kaj postuloj. Dume, daŭre eblas registri sin ĉe edukado.net por trapasi la oficialajn ekzamenojn. Mi volonte helpos vin elekti vian nivelon se vi kontaktos min.

Membres : Christophe Chazarein infos sur le membre | contactez le membre
Partager cet article wikio : Partager cet article | digg : Partager cet article | del.icio.us : Partager cet article | facebook : Partager cet article | scoopeo : Partager cet article | blogmarks : Partager cet article | additious : Partager cet article |
Partager les derniers articles Netvibes : Partager les derniers articles | iGoogle : Partager les derniers articles | My Yahoo : Partager les derniers articles | wikio : Partager les derniers articles | RSS : Partager les derniers articles |