Esperanto Midi-Pyrénées
menu occitan menu esperanto
Vous êtes ici >> Accueil/La Cirkulero, le blog de la Fédération Midi-Pyrénées/Suna maja babilmanĝo

Suna maja babilmanĝo

02/06/2014 - Lu 755 fois
Raporteto pri la sunplena babilmanĝo okazinta en Majo en Arrout (Arieĝo).

La 18an de majo ni dekope babilmanĝis ĉe Ĵoĵo, la eksvilaĝestro de Arrout. Dum lia mandato, li desegnis afiŝon kun dika bela urso. La komento sekvis : "Agrablas esti grava, sed pli gravas esti agrabla!"

Vigla, serĉema, li preparis ludojn por ni. Tiel ni ricevis duope ŝildojn sur kiuj estis skribitaj la nomoj de iuj ĝardeniloj. Kaj ni devis trovi inter ĉiuj iloj la taŭgan respondon. La vagado promenigis nin inter diversaj plantoj de la terasĝardeno kie ni devis diveni la nomojn de la plantoj antaŭ ol malkovri la ŝildojn.

Ni multe amuziĝis sed ankoraŭ ne konis la sekvon. Post agrabla manĝo sub sunombrelo en la korto, nia gasto prezentis al ni alian ludon. La celo estis demandi iun pri ties gustoj kaj divenigi la partoprenantojn. Surprizoj ne mankis! Tiel ni iomete plibone interkonatiĝis, lernis vortprovizon kaj ĝuis agrablan etoson, esperantlingve.

Ni aparte deziras danki Ĵoĵon kiu sindoneme kaj entuziasme akceptis nin. Ni ne parolu pri lia aĝo, pensu, li naskiĝis en la pasinta jarcento!

Evelyne

Membres : Christophe Chazarein infos sur le membre | contactez le membre
Partager cet article wikio : Partager cet article | digg : Partager cet article | del.icio.us : Partager cet article | facebook : Partager cet article | scoopeo : Partager cet article | blogmarks : Partager cet article | additious : Partager cet article |
Partager les derniers articles Netvibes : Partager les derniers articles | iGoogle : Partager les derniers articles | My Yahoo : Partager les derniers articles | wikio : Partager les derniers articles | RSS : Partager les derniers articles |
Article précédent : Esperantistoj eksKursisArticle suivant : Au Forom des langues de Toulouse