Esperanto Midi-Pyrénées
menu occitan menu esperanto
Vous êtes ici >> Accueil/La Krokodil', le blog du Centre Culturel Espéranto/Renkontiĝo kun asociano: Jean-Pierre
logo Krokodil

Renkontiĝo kun asociano: Jean-Pierre

18/09/2013 - Lu 977 fois
Jam longan tempon ne aperis nova epizodo de ĉi tiu serio, kiu prezentas al vi membrojn aŭ proksimulojn de nia asocio. Hodiaŭ, fine venas nova intervjuo! Tiu de Jean-Pierre…

Saluton! Multaj esperantistoj el nia regiono jam konas vin, sed ne ĉiuj. Ĉu vi povas prezenti vin?

Malfacilas prezenti sin des pli, ke en mia komunuma vivo ĉio, kio min koncernas, koncernas ankaŭ la aliajn, kun kiuj mi vivas. Mi nomiĝas Jean-Pierre kaj antaŭ tridek jaroj en la malgranda vilaĝo de Arrout (Arieĵo) ni kreis bienon, bredis kaprinojn, ktp… kaj ampleksigis la asocion " La Maraude " kreitan de unu el ni por gastigi infanojn meze de la naturo dum ĉiuj ferioj.

Ĉar dum multaj jaroj ne eblis al ni vojaĝi, ni malfermis nian bienon al la mondo dank' al "Esperanto"  kaj tiel vivis en ia senco de " monda solidareco" pere de ĉiuj, kiuj vizitis nin kaj kelkfoje dividis pli malpli longe nian ĉiutagan vivon.

Rakontu al ni, kiel vi malkovris Esperanton!

Iu el miaj profesoroj estis ankaŭ esperantisto kaj li vekis mian scivolon.  Mi  aĉetis " metodon Assimil" sed zorge metis ĝin sur mian ŝrankon. Pasis tempo, mi translokiĝis en Arieĵon, kie mi ekvivis komunume kaj iam, babilante kun la aliaj mi subite memoris pri esperanto, senpolvigis mian libron, kaj de tiu momento pli malpli ni neniam ĉesis esperantigi nian vivon.

Sed grava anekdoto por ni estis nia renkonto kun Jeanne-Marie kaj Rikardo Cash, kiuj tute hazarde vizitis nin serĉante taŭgan feriajn organizadon por sia filino Suzy. Tiu renkonto vere enradikigis nin en la movado kaj de tiu tempo ni kutimis akcepti regulajn esperantajn staĝojn organizatajn de la Tuluzaj Esperantistoj. 

Kion vi gajnis el Esperanto? Kion ĝi alportis al vi?

Kion mi perdis ne lerninte Esperanton pli frue en mia vivo? Fakte ĉar ĉiam interesis min alternativaj vivmanieroj, mi min ankoraux demandas kial mi ne lernis Esperanton  pli frue. Ĉefe, Esperanto alportas ideon de senbarila mondo kaj per tio oni pli forte konscias, kiel maljusta estas la nuntempa organizado de la mondo surbaze de sendependaj kaj konkurencaj ŝtatoj.

Ĝi ĉefe alportas senton de proksimeco kun ĉiuj miaj samuloj ĉie en la mondo.

Antaŭ kelkaj monatoj, vi ekhavis ideon por disvolvi Esperanton. Ĉu vi povas prezenti la 
projekton "Esperanto Plus" ?

La projekto " Esperanto Plus" rekte kongruas kun niaj afrikaj vojaĝoj kaj la interna ideo de egaleco kaj solidareco en la homaro. Ĉar labori por Esperanto plej ofte postulas propravolan laboron, la evidenta bezono trovi vivrimedon malhelpas tiujn, kiuj ŝatus dediĉi sin al la disvastigado de Esperanto. Tiu situacio pli akras en afrikaj landoj, kie ne sufiĉas aŭ simple ne ekzistas deca laboro. Tial mi imagis "Esperanto Plus". 

"Esperanto plus" proponas krei grupojn da 15 esperantistoj en Eŭropo,  kiuj kotizante ĉiumonate sumon ebligas al iu afrika kompetenta esperantisto ricevi salajron pour disvolvigi Esperanton. Tiel oni profesiigas Esperanton kaj donas laboron al iu senlabora esperantisto. Ĝis nun, laŭ mi, neniam tia projekto okazis en la mondo. Profesiiĝinte, oni aspektas pli serioza kaj oni pli libere povas dediĉi sian tempon al sia celo. Estu klare, ke temas pri salajro, ne pri helpo, kaj libera kontrakto inter du partoprenantoj kiu implikas Esperanton en sociajn rilatojn. 

Kiujn konkretaĵojn sukcesis realigi Adjévi per la projekto "Esperanto +" ?

Li jam tiom faris, ke estus pli simple legi liajn monatajn raportojn aŭ la gazeto "Babilanto", kiun li eldonas ĉiutrimestre:

Babilanto 2 // Babilanto 3 // Babilanto 4

Kion vi antaŭvidas por la estonta disvolvo de la projekto? Kion vi esperas?

Ne sufiĉas nur propravola laboro. Ĉie estus bone havi profesiiĝintaj laborantoj, kiujn per sia laboro povus apogi la multnombran propravolajn volontulojn, kiuj inverse estus apogitaj de la agado de la dungito. Tio ne nur koncernas Afrikon. La bezono kreskigi  "Esperanto Plus"  jen la ideo, kiun mi dezirus komprenigi.

Dankon Jopo, kaj ĝis baldaŭ!


Grava atentigo: ĉi tiu intervjuo estis farita antaŭ jam pluraj monatoj. Intertempe la ĉefa rolanto de la projekto "Esperanto +" en Togolando, Adjévi, estis viktimo de grava akcidento, pri kiu vi povas legi tie (en esperanto)tie (en la franca).

Vi povas legi ankaŭ la pasintajn intervjuojn de ĉi tiu artikol-serio:
⇒  Alain
⇒  Christine
⇒  Nicolas

Membres : Christophe Chazarein infos sur le membre | contactez le membre
Partager cet article wikio : Partager cet article | digg : Partager cet article | del.icio.us : Partager cet article | facebook : Partager cet article | scoopeo : Partager cet article | blogmarks : Partager cet article | additious : Partager cet article |
Partager les derniers articles Netvibes : Partager les derniers articles | iGoogle : Partager les derniers articles | My Yahoo : Partager les derniers articles | wikio : Partager les derniers articles | RSS : Partager les derniers articles |