Esperanto Midi-Pyrénées
menu occitan menu esperanto
Vous êtes ici >> Accueil/La Krokodil', le blog du Centre Culturel Espéranto/Solidareca voko por nia amiko Adjévi
logo Krokodil

Solidareca voko por nia amiko Adjévi

19/09/2013 - Lu 1222 fois
Ni transsendas vokon pri helpo, lanĉitan de niaj amikoj Évelyne kaj Jean-Pierre. Jam multajn jarojn ili tenas fortan ligilon kun la afrika esperanto-movado, kaj aparte kun Adjévi ADJE, kiu dediĉas sian tutan energion por disvolvi la lingvon en sia lando, Togolando. Antaŭ nelonge, Adjévi estis viktimo de grava akcidento kaj urĝas kolekti la monon por la flegoj, kiujn li bezonegas.

Karaj amikoj,

ni deziras atentigi vin pri la akcidento okazinta al nia amiko Adjévi ADJE.

Adjévi estas juna 35-jara viro el Togolando, bonega esperantisto, landa respondeculo de Pasporta Servo, de multaj lokaj kaj naciaj esperanto-asocioj. Li ĝuas, estante esperanto-vigliganto, la unuan postenon de la projekto Esperanto plus* kaj dediĉis sin antaŭ la akcidento al la preparado de la venonta afrika kongreso en Benino, ligate kun UEA. La pasintan 28-an de julio Adjévi estis viktimo de trafik-akcidento: motorciklo koliziis kun li kaj surpasis lian kruron, kaŭzante gravan eksteriĝantan frakturon, kaj multajn vundojn ĉe la piedo.

De tiam li kuŝadas sur malsaneja lito en la Universitata Hospitalo de Lomeo en kondiĉoj malluksegaj kaj malfacile traviveblaj, tiel korpe kiel spirite. Aperas tio, ke se li estus zorgata de privata malsanejo, oni tuj ekzamenus lian staton kaj komencus la necesajn flegojn. Tamen, la fakturo estas peza kaj taksita je 7500 €, kaj la malsanejo postulas antaŭpagon je 75%.

Ni jam sendis 2000 € kaj pripetas ĉiujn esperantistajn amikojn por amasigi la ceteron de la sumo. Necesas agi rapide, kaj ni proponas spezi ĉiujn kontribuojn en la bankokonton de la asocio "Lernejo en Togolando", el kiu ni povas rapide kaj sekure sendi la monon.

Necesas marki la ĉekojn je "Une École au Togo" kaj poŝti ilin al:

Une École au Togo
1, la place
09800 ARROUT

skribinte vian retadreson kaj "subteno ADJÉVI". Ankaŭ eblas rekti spezi en nian bankokonton (skribu al ni). Kompreneble, ĉi tiu solidara ago supozigas, ke ni restos en kontakto unu kun la aliaj, tiel por diskonigi la aferon kiel por mastrumi kaj kontroli la donojn.

Ni proponas amasi tiun monon, dankante pro via helpo fari ĉion klara kaj komprenebla, kaj precipe pro via fido… Kaj ne hezitu, ni estas disponaj al vi por respondi pri ĉiuj demandoj.

Kun profunda amikeco,
Évelyne kaj Jean-Pierre
contact [ĉe] la-maraude [punkto] fr

Por pli da informoj pri la projekto Esperanto +, legu tiun artikolon.

Adjévi IJK 2008
Adjévi (plej dekstre) en 2008 dum IJK en Hungario

Adjévi (plej maldekstre) en Lomeo, Togolando

 

Membres : Sunkompanio infos sur le membre | contactez le membre
Partager cet article wikio : Partager cet article | digg : Partager cet article | del.icio.us : Partager cet article | facebook : Partager cet article | scoopeo : Partager cet article | blogmarks : Partager cet article | additious : Partager cet article |
Partager les derniers articles Netvibes : Partager les derniers articles | iGoogle : Partager les derniers articles | My Yahoo : Partager les derniers articles | wikio : Partager les derniers articles | RSS : Partager les derniers articles |
Article précédent : Une joyeuse visiteArticle suivant : Appel à solidarité pour notre ami Adjévi