Esperanto Midi-Pyrénées
menu occitan menu esperanto
Vous êtes ici >> Accueil/La Krokodil', le blog du Centre Culturel Espéranto/Kvindek-kvin vortoj, unu ekspozicio
logo Krokodil

Kvindek-kvin vortoj, unu ekspozicio

13/08/2013 - Lu 939 fois
Esperanto-Kultur-Centro kreis fotokolekton, kies celo estas konkrete bildigi la vivantecon kaj buntecon de Esperanto.

Ĉiu esperantisto klopodanta klarigi, kio estas Esperanto, frontas al tiu problemo: kiel konsciigi pri la realeco de nia lingvo? Kiel konkrete montri, ke Esperanto ekzistas, vivas kaj buntas? Ni parolas pri facileco de la gramatiko, pri milionoj da parolantoj, pri internaciaj renkontiĝoj, ktp… sed por la aŭskultantoj tio ofte restas en la kampo de teorio. La argumentoj ja povas impresi la intelekton, sed gravas ankaŭ impresi la imagon. Tiucele ekestis la ideo de la fotokolekto "Mia vorto…", kiu celas bildigi la vivantecon de Esperanto.

Tiu fotokolekto estis realigita en julio 2013 en Slovakio, okaze de Somera Esperanto-Studado (SES). Pri tiu internacia renkontiĝo, jam aperis artikolo en ĉi tiu blogo. En 2013, SES logis 230 ĉeestantojn el 27 landoj. Kvarono el ili akceptis partopreni la projekton de la fotokolekto "Mia vorto…". Ni invitis ilin libere elekti vorton en Esperanto. Tiu povis esti vorto, kiu al ili ŝajnas grava, simbolas Esperanton, aŭ tute simple plaĉas. Skribinte ĝin sur paperfolio, ili estis fotitaj kun ĝi.

lingvo-miksadovojaghivivosinteno

songhantakoko

jogoampleksobetulo

Rezultis 55 bildoj − jen amuzaj, jen seriozaj, jen poeziaj. Kion ili prezentas? Vizaĝojn de diversaj homoj el diversaj landoj, ligitajn per unu sama lingvo. Tiel, la fotokolekto "Mia vorto…" implice diras multon pri Esperanto kaj ties parolantoj. Montrante homojn, kiuj elektis proprajn vortojn, ĝi diras ke homoj parolas Esperanton, ĝin ŝatas kaj alpropigis al si. Montrante homojn en sama kunteksto ĝi diras, ke ĝi estas uzata en internaciaj renkontiĝoj. Montrante ĉefe junulojn, ĝi kontraŭdiras la kutiman bildon, kiun trenas kun si Esperanto (nur hobia lingvo de emeritoj). Fine, la elektitaj vortoj spegulas la diversecon de la personecoj de la fotitoj − kaj kelkfoje rekte aludas motivon lerni Esperanton.

La tuta kolekto "Mia vorto…" jam spekteblas en la fotogalerio de la retejo de Sudo-Pireneoj kaj en la Facebook-paĝo de Esperanto-Kultur-Centro (EKC). El tiu materialo la asocio EKC kreos ekspozicion, kiu utilos ekzemple por riĉigi informo-budojn dum publikaj eventoj.

Gravas fini dankante ĉiujn fotitojn, kiuj malimplice donis la permeson uzadi iliajn fotojn por Esperanto-varbado. EKC pretas disponigi la originalajn fotojn al ĉiuj Esperanto-asocioj, kiuj tion petos. Kontaktu la asocion.

Membres : Christophe Chazarein infos sur le membre | contactez le membre
Partager cet article wikio : Partager cet article | digg : Partager cet article | del.icio.us : Partager cet article | facebook : Partager cet article | scoopeo : Partager cet article | blogmarks : Partager cet article | additious : Partager cet article |
Partager les derniers articles Netvibes : Partager les derniers articles | iGoogle : Partager les derniers articles | My Yahoo : Partager les derniers articles | wikio : Partager les derniers articles | RSS : Partager les derniers articles |
Article précédent : Le miracle SESArticle suivant : Pasporta Servo est de retour !