Esperanto Midi-Pyrénées
menu occitan menu esperanto
Vous êtes ici >> Accueil/La Cirkulero, le blog de la Fédération Midi-Pyrénées/Babilmanĝo de Aprilo

Babilmanĝo de Aprilo

15/05/2013 - Lu 974 fois
Nun, certas, babilmanĝoj daŭre prezentas sin kiel varmaj renkontiĝoj inter geamikoj. Tiun 14an de aprilo, sub florema ĉerizarbo, Nathalie kaj René akceptis nin en urbo Pamiers, en moderna domo situanta en trankvila kvartalo kie ĉiu domo havas sian propran ĝardenon kaj sian apartan ĉerizarbon!

Dektriope, ni gustumis freŝan betulakvon, eltiritan el la betuloj printempe, kies efiko estas purigi la korpon. (Fakte ni tre bone fartas!)

Post "Hispana gastejo" abunde garnita kiel ofte, René disdonis tekstojn el la prozo de Zamenhof, tute distranĉitaj. La celo estis retrovi la frazojn en la ĝusta senco. René dividis nin en du partojn: virinoj kaj viroj. La plej lertaj kaj rapidaj gajnis. Kompreneble virinoj tuj rapide finis sian verkon pri akuzitivo!

Poste, iu ludo pri demandoj kaj respondoj ebligis al ĉiu kontroli siajn konojn. Ni ne atentis pri la poentoj, do, ĉiuj gajnis la ĝojon partopreni ludon.

Alain proponis novan ludon, sed ni decidis ne tuj ludi, ĉar mankis sperto al ĉiuj! Ni do reiris al nia ŝatata felietono, la romano de Heniel.

Ĉiuj devus agnoski, ke temas pri altvalora verko, kiu por komencantoj ne facilas. Sed, kia bela stilo, fortaj bildoj, kaj ege bele skizitaj scenoj! Ni kunkune legis, komprenis kaj komentis 15 paĝojn, kaj ni nepre daŭrigos la legadon venontan babilmanĝon.

Ni ja esperas, ke la fotoj allogos vin por partopreni venontan fojon, eble en valo de Bethmale !

Ne hezitu kontakti nin : sunkompanio@wanadoo.fr

Membres : Sunkompanio infos sur le membre | contactez le membre
Partager cet article wikio : Partager cet article | digg : Partager cet article | del.icio.us : Partager cet article | facebook : Partager cet article | scoopeo : Partager cet article | blogmarks : Partager cet article | additious : Partager cet article |
Partager les derniers articles Netvibes : Partager les derniers articles | iGoogle : Partager les derniers articles | My Yahoo : Partager les derniers articles | wikio : Partager les derniers articles | RSS : Partager les derniers articles |
Article précédent : Mia vojaĝo en ĈinioArticle suivant : Pri la flaŭra promenado