Esperanto Midi-Pyrénées
menu occitan menu esperanto
Vous êtes ici >> Accueil/La Krokodil', le blog du Centre Culturel Espéranto/Pri la flaŭra promenado
logo Krokodil

Pri la flaŭra promenado

24/04/2013 - Lu 946 fois
Du tekstetoj de partoprenintoj kiuj raportas pri tiu flaŭra promenado prezentita de Michel la 13-an de aprilo.

Sabaton la 13-an de Aprilo 2013, la vetero estis belega. Michel kaj lia edzino Florence invitis nin malkovri la vegetaĵaron kaj la birdojn de la tuluza kamparo. Ni kuniĝis ĉe la lago de Laragou apud Montastruc-la-Conseillère, dudek kilometrojn nord-oriente de Tuluzo. Michel jam zorge antaŭpreparis tiun botanikan promenadon, aranĝinte etikedojn ĉe ĉiu interesa vegetala specio. Li Esperante komentis ĉiun planton, kiun ni preterpasis : krepido, aliario, galio, eŭforbio, ktp. Fojfoje, Florence rimarkigis nin pri birdokanto kaj direktis sian lorneton al tiu plumohava kantisto. Mi pasigis tre bonan posttagmezon, interesan kaj lernigan, admirante la naturon kaj parolante Esperanton. Dankon Florence kaj Michel!

Alain

La fotoj de Alain

 

En suna tago mi renkontis aliajn simpatiajn homojn, dum tiu promenado.
Mi promenis kaj lernis pri la floroj kaj birdoj.
Michel multe laboris pri tiu promenado!
Kun lia edzino mi aŭdis birdeto-kantojn.
Per la lorno mi vidis birdeton.
Dankon Michel kaj Flo
 
Marie-Do
 

 

Membres : marion infos sur le membre | contactez le membre
Partager cet article wikio : Partager cet article | digg : Partager cet article | del.icio.us : Partager cet article | facebook : Partager cet article | scoopeo : Partager cet article | blogmarks : Partager cet article | additious : Partager cet article |
Partager les derniers articles Netvibes : Partager les derniers articles | iGoogle : Partager les derniers articles | My Yahoo : Partager les derniers articles | wikio : Partager les derniers articles | RSS : Partager les derniers articles |
Article précédent : Babilmanĝo de ApriloArticle suivant : John prezentas sin