Esperanto Midi-Pyrénées
menu occitan menu esperanto
Vous êtes ici >> Accueil/La Krokodil', le blog du Centre Culturel Espéranto/John prezentas sin
logo Krokodil

John prezentas sin

18/04/2013 - Lu 1080 fois
Por la tria jaro, EKC invitas junulon partopreni sian agadon. En junio ĉeestos John, nova volontulo en Tuluzo! Jen li prezentas sin.

 GRAVA ANONCO: 
pro personaj kialoj John anoncis, ke li fine ne povos veni al Tuluzo.
Bedaŭrinde, nia asocio ne gastigos volontulon ĉi jare…
(aldonita la 22an de majo)

Saluton karaj gelegantoj! Mi nomiĝas John Bauer, kaj kvankam mi originale venas el Usono, mi nun loĝas kaj faras mian magistron en Tours en Francio. Mi iros al Tuluzo por la unua fojo por tiu volontulado.

Antaŭ nur unu jaro, mi neniam pensis, ke mi serioze uzos Esperanton, kaj antaŭ nur du jaroj mi eĉ ne sciis, ke planlingvoj ekzistas. Tamen, ĝis nun mi partoprenis jam kelkajn kunvenojn kaj faris staĝon per Esperanto ĉe Edukado@Interreto. Mi ankaŭ jam uzis Esperanton per Pasporta Servo, kiu fakte igis min lerni Esperanton je la komenco. Tamen, mi ne venis al Esperanto per la kutima vojo.
 
Mia historio kun Esperanto estas nek tiu de revulo nek tiu de kontraŭulo. Mi interesiĝis pri Esperanto dum mia lernado de la franca. Mi ĉiutage lernadis la francan kaj volis trovi vojon por daŭre studi, sed amuze. Estis tiel, ke mi trovis Esperanton kaj uzis ĝin kiel aĵon por amuziĝi apud mia studado de la franca.
 
Post kelkaj monatoj mi miris pri la nivelo, kiun mi jam havis. Esperanto estis nenio alia ol iu ŝatokupo, sed mi komencis paroli ĝin bone. Dum tiu tuta tempo mi ankaŭ devis prepari multajn aĵojn por mia magistro kaj unu, kiun mi devis prepari, estis staĝo en fremdlando. Tiam mi rimarkis, ke oni povas fari staĝon per Esperanto kaj hazarde trovis la staĝon de E@I en la interreto. Mi do sendis mesaĝon kun demandoj pri la staĝo, kaj post kelkaj semajnoj troviĝis en Partizánske en Slovakio. Dum mia staĝo en Slovakio mi uzis Esperanton ĉiutage kaj partoprenis multajn Esperantajn kunvenojn. Miaj amikoj kaj mia familio ne povis kredi ĉion, kion mi faris per tiu staĝo kaj per Esperanto.
 
Ĝenerale, mi tre ŝatas lingvojn kaj lingvosciencon. Mi ŝatas vojaĝi kaj interŝanĝi kun aliaj kulturoj. Eĉ se kelkfoje estas malfacile, estos ĉiam poste bonaj memoraĵoj. Mi ankoraŭ ne tro vojaĝis en Francio, ĉar dum miaj studoj mi ne havas multan tempon fari ion ekster studi. Tamen, Tuluzo estas tre konata urbo de Francio kaj mi tre ĝojas, ke mi havos okazon ne nur vojaĝi tien, sed vivi kaj labori, eĉ se nur malmulte da tempo. Tial mi esperas, ke dum mia volontulado mi ne nur plibonigos mian Esperanton, sed ankaŭ mi esperas lerni almenaŭ iomete la okcitanan. 
 
Mi dankas Esperanto-Kultur-Centron de Tuluzo pro la okazo fari tiun volontuladon kaj mi esperas havi okazon reiri al Tuluzo poste.
Membres : John infos sur le membre | contactez le membre
Partager cet article wikio : Partager cet article | digg : Partager cet article | del.icio.us : Partager cet article | facebook : Partager cet article | scoopeo : Partager cet article | blogmarks : Partager cet article | additious : Partager cet article |
Partager les derniers articles Netvibes : Partager les derniers articles | iGoogle : Partager les derniers articles | My Yahoo : Partager les derniers articles | wikio : Partager les derniers articles | RSS : Partager les derniers articles |
Article précédent : Pri la flaŭra promenadoArticle suivant : Stage de printemps à Arrout