Esperanto Midi-Pyrénées
menu occitan menu esperanto
Vous êtes ici >> Accueil/La Cirkulero, le blog de la Fédération Midi-Pyrénées/Arieĵa babilmanĝo la 10an de februaro 2013

Arieĵa babilmanĝo la 10an de februaro 2013

17/03/2013 - Lu 764 fois
Jen raporteto pri la lastmonata arieĵa babilmanĝo ĉe Alain kaj Daisy, kiu disvolviĝis en amika etoso.

Hodiaŭ, nova babilmanĝo okazas ĉe Clothilde kaj Didier. Baldaŭ venos novaj fotoj.

Jes! Ni finfine sukcesis ariĝi!

Eĉ Alain kiu plej afable, zorgeme, sperte akceptis nin en sia hejmo, deklaris ke li nun kredas je miraklo…

Alain kaj lia edzino, Daisy, loĝas en ĉarma domo en Montgailhard apud ĉefurbo Foix, kies mezepoka kastelo famas.

Mirindaj "suŝioj" faritaj de nia gasto regalis nian dekopon, okupatan ĉu paroli ĉu kapti suŝiojn per bastonetoj…

Abunda kaj bongusta kuskuso sekvis, kaj multaj temoj aperis inter ĉiuj… babilmanĝantoj!

Pierre prezentis mem faritan kukon ilustrante la ĝardenon de la fama ruso Michael Bronstejn kiu, dum sia vizito al francaj esperantistoj klarigis ke rusoj multe atendis antaŭ ol havi la rajton posedi grundon, kaj finfine konstrui dometon kaj ŝvitdomon sur sia tereno!

René instruis nin pri la simbolo de la ruĝa soveta stelo kiu… devenas… el la verda stelo de esperantistoj!!!!!! Tiel vi vidas sur la foto verdan stelon, kiu kovras la ruĝan....

Kompreneble ĉiuj ĝojis denove ĉeesti kunkune, des pli ke inter ni forta ligo ekzistas dank' al niaj afrikaj geamikoj.

Multaj subtenas Izon en Togolando, ne eblis forgesi paroli pri Izo kiu, konstante prezentas sin kiel neeviteblan referencon por nia esperanta mondo! Aliaj partoprenas la projektojn "Esperanto Plus" (en Togolando, Malagasio… ĝis nun).

La interparolado ĝoje disvolviĝas grandparte esperantlingve, iom france, kaj fojfoje, dank' al la fako de Anne-Marie, traduke por tiuj, kiuj ankoraŭ ne ĉion komprenas.

La posttagmeza tasko devenis el Togolando!

Jes, ja, amiko Adjevi sendis la malneton de informilo por prezenti la 5an KONGRESON DE AFRIKO, kiu disvolviĝos en Kotonuo fine de la jaro.

Laŭvice, ĉiuj legis, tradukis, kritikis, priparolis, kaj multe lernis pri Benino!

Fulmrapide pasis la tempo, kaj ni devis koncentriĝi por aŭskulti koncizan raporton de Esperanto Plus tra la voĉo de Jean-Pierre: mirindaj projektoj, kiuj kontentigas ambaŭ flankojn!

Bone memoru la daton de la venonta babilmanĝo : la 17an de marto ĉe Clotilde kaj Didier!

Membres : Sunkompanio infos sur le membre | contactez le membre
Partager cet article wikio : Partager cet article | digg : Partager cet article | del.icio.us : Partager cet article | facebook : Partager cet article | scoopeo : Partager cet article | blogmarks : Partager cet article | additious : Partager cet article |
Partager les derniers articles Netvibes : Partager les derniers articles | iGoogle : Partager les derniers articles | My Yahoo : Partager les derniers articles | wikio : Partager les derniers articles | RSS : Partager les derniers articles |
Article précédent : Marta babilmanĝoArticle suivant : C'était un soir de janvier...