Esperanto Midi-Pyrénées
menu occitan menu esperanto
Vous êtes ici >> Accueil/La Cirkulero, le blog de la Fédération Midi-Pyrénées/Piede de Pireneoj en vilaĝo Verniolle, oni inaŭguris novan ZEO-n

Piede de Pireneoj en vilaĝo Verniolle, oni inaŭguris novan ZEO-n

12/11/2012 - Lu 1151 fois
Jen raporto kaj resumo de la 16a kaj 17a de septembro, kiam oni inaŭguris novan ZEO-n (t.e.Zamenhof-Esperanto-Objekto) en Verniolle, vilaĝo de Arieĵo. Du tagoj da festo kaj renkontiĝoj kun koncerto de Kaj Tiel Plu kaj interesaj prelegoj.

En matena sabato FLO & Nevik MARTORELL alvenis por instali son-sistemon, ankaŭ luman. Nathalie & René BALLAGUY, Claude FRESSONNET, Monique GARRIGUES, JORGOS & gefiloj ceteron preparis : ekspozicio pri Esperanto ; tabloj por budo de libro- servo, ankaŭ diska, botela, T-ĉemiza, ktp-a ; seĝoj por spektantoj de prelegoj ; tabloj por vesper-manĝo. 

Tuj post la manĝa tempo alvenis Claude NOURMONT (vic-prezidantino de U.E.A.) por alporti novaĵojn de foraj landoj, de la monda esperantujo ; ŝi petis helpon kompletigan de Arno LAGRANGE pri ret-aĵoj, Viki-aĵoj k.s., de FLO pri muziko, disk-eldonado k.s., de Jorgos pri entuziasmiga kongreso okazinta en Italujo (la 79-a, en MAZARAdelVALO, Sicilujo).

Meze de post-tag-mezo Marie-Hélène DESERT, kies lum-muzikan prelegon ni en ŜATORUSO lastapaske ĝuis (« Regionaj Identecoj, ĉu mito ? »), en la franca prezentis – helpe de ĉarma akompananta Jean BOURLIER ĉe akordiono – tre ŝatatan geografi-histori-kultur-ecan bildon, ankaŭ politike pripensiga. Mirinda Marie-Hélène certe de tie ricevos denovajn mendoj por samspeca spektakla prelego.

Post aperitivo agrabla kunmanĝado preparita en la vilaĝ-lerneja manĝejo kunigis ĉiujn intersiĝantojn : prelegantoj, muzikistoj, spektintoj kaj dancontoj.

Sekve ses membroj de la najbara kataluna folk-grupo KAJ TIEL PLU surscenejen aliris siajn muzik-instrumentojn por plezurigi ĉiujn per bureoj, mazurkoj, polkoj, rondeoj, skotiŝoj kaj valsoj kaj oni longe dancis. ...ili eĉ fine aliris la publikon por al si ankaŭ aligi Marie-Hélène D. & Jean B. kaj plibone vidi ĉirkaŭantajn dancantojn.

 

En matena dimanĉo S-ro Robert PEDOUSSAT – plugratulinda urbestro de Verniolle – FR – 09 340 – prezentis sian urbodomon al la novaj loĝantoj ; Alain CASIEZ prezentis E-budon en la forumo de lokaj asocioj ; Nathalie kaj René B. eksterigis la ekspozicion al la tuje inaŭgurata placeto : Claude F. kaj Jany ETESSE per blankaj tukoj aranĝis belan verdan stelon sur herbo ĉirkaŭanta centran arbeton. Dume Marie-Hélène D. kaj Jean B. prepariĝis por denova – sed E-a – prelego ...mallongigita pro manko da interesiĝantoj (Rusa gastino kaj Ge-katalunoj iom fore tranoktis kaj ...longete dormis) ; ili do surplaciĝis por dancige plezurigi la homojn de la semajna bazaro, kiuj vizitis ankaaŭ la E-budon de Alain C. Iom antaŭ tag-mezo ĉiuj kuniĝis al la urbestro apud la ankoraŭ por kelkaj minutoj kaŝita ŝildo. Tuj post forfalo de la kaŝilo aperis la nomo « JARDIN de l'ESPERANTO » ege aplaŭdita.

Ekparoletis S-ro Robert PEDOUSSAT, poste dangeme emociigita Herminia PUIGSECH-MUÑOZ (kavalirino de la franca Honor-Legio pro siaj kontraŭ-naziaj faroj) kaj Simonne PONS-MOULIS (filino de fameta loka verkisto Adelin M. kaj vidvino de S-ano Raymond PONS, fondinto de la departementa E-asocio C.E.E.A.), ambaŭ honor-prezidantinoj de la Rondo de Esperantaj Studoj de Arjeĝujo. Simonne P.-M. iom rakontis pri la E-aktivado de sia edzo kaj de posteuloj, ankaŭ pri la salono je lia nomo iame inaŭgurita ...antaŭ la detruado de tro malnova domo, kiun nun anstataŭas « nia » ĝardeno. Venis vico de Claude N., kiu gratule fest-parolis pri la lingvo, la movado, la ZEOj, ktp. donacante librojn por la loka biblioteko-mediateko (...post reta kontrolo pri manko da tiaj) rilatajn al E-o, eĉ en Eo, kiel « Tinĉjo en Tibeto ». Kaj konklude la urbestro nemalfiere agnoskis, ke li ricevis multajn poŝt-kartojn el Eŭropo, eĉ tuta mondo « …VERNIOLLE neplu estas nekonata vilaĝeto ! ».

Sekvis aperitivo por ĉiuj kun delikate preparitaj manĝetaĵoj, dum kiu Xavier RODON i MORERA – de 25 jaroj animo de Kaj Tiel Plu, vivanta en MATARO (CAT-Hisp), kie naskiĝis Herminia P.-M. – kun Marie-Hélène D. muzike aŭskultigis la de li ĵus kreitan « Vals per l'Herminia », kion ege ŝatis ankaŭ la filoj Ñumen kaj Luzbel MUÑOZ ankaŭ vivantaj en VERNIOLLE. Kaj la sama Xavier R.i M. gitare akompanis trivoĉan kanton, kiun li antaŭan vintron instruis al interalie Luma, Floreal & Ĵasmin' COMTE, Ĵani E. & Jorgos okaze de la 19-a korusa E-staĝo ĉe Pireneoj en La BASTIDE-sur-l'HERS. ... bona okazo por anonci la sekvan (ja 20-an !), kiu disvolviĝos de 2-a ĝis 9-a de marto 2013 sub gvidado de bulgarino Zdravka BOJĈEVA jam gvidinta la 4- & 10-ajn kanto-semajnojn.

Post la lasta manĝo Brian MOON (Brito el Luksemburgo, profesia tradukisto ĉe eŭropaj instancoj kaj vic-prezidanto de Akademio de Esperanto) fake prelegis kaj debatigis pri la utilo/neceso de komuna, neŭtrala, justeca lingvo por Eŭropo kaj la mondo, el kio unu nova lernanto montriĝis ...kio gravas por malgranda asocio. La tuta organiz-teamo dankegas ĉiujn partoprenintojn kaj ...nur la neĉeestintoj bedaŭru.

Membres : Jorgos infos sur le membre | contactez le membre | le site du membre
Partager cet article wikio : Partager cet article | digg : Partager cet article | del.icio.us : Partager cet article | facebook : Partager cet article | scoopeo : Partager cet article | blogmarks : Partager cet article | additious : Partager cet article |
Partager les derniers articles Netvibes : Partager les derniers articles | iGoogle : Partager les derniers articles | My Yahoo : Partager les derniers articles | wikio : Partager les derniers articles | RSS : Partager les derniers articles |
Article précédent : Renkontiĝo kun asociano: ChristineArticle suivant : Vespero kun Eddy Raats