Esperanto Midi-Pyrénées
menu occitan menu esperanto
Vous êtes ici >> Accueil/La Krokodil', le blog du Centre Culturel Espéranto/Ankoraŭ 3 tagoj por aliĝi favorpreze al IJS en Hungario!
logo Krokodil

Ankoraŭ 3 tagoj por aliĝi favorpreze al IJS en Hungario!

25/06/2012 - Lu 854 fois
HEJ (Hungara Esperanto-Junularo) ankaŭ ĉi-jare okazigos sian Internacian Junularan Aranĝon (IJS) kaj elkore invitas vin ĉeesti.

La evento okazos en tre taŭga tempo (tuj post SES kaj antaŭ FESTO), inter la 30a de julio kaj la 5a de aŭgusto, proksime al la hungara ĉefurbo. Aldone ankaŭ karavana kunveturo eblos al kaj de IJS.

Kial indas ankoraŭ partopreni? Ekzemple pro…

- koncerto de JoMo,
- la tradicia kaj bonfreneza akvobatalo,
- la vigla kaj amuza vespero kun aŭkcio kaj kazino,
- kuirateliero kun Petra,
- ĵonglado kaj produktado de ĵongliloj kun Zsófi,
- budapeŝtumo (+1 tago) kaj bambumo,
- libera kaj neformala postkongreso,
- la fabeleca loko…
- kaj ĉar atendas vin entuziasma, afabla organizanta teamo, kiu esperas je IJSa renkontiĝo kun vi. ;-)

Ĝis la 30-a de junio vi povas aliĝi en rabatita aliĝperiodo!

Pliaj informoj kaj aliĝilo troveblas ĉe http://www.ijs.hu/eo.

Membres : Zsófi infos sur le membre | contactez le membre
Partager cet article wikio : Partager cet article | digg : Partager cet article | del.icio.us : Partager cet article | facebook : Partager cet article | scoopeo : Partager cet article | blogmarks : Partager cet article | additious : Partager cet article |
Partager les derniers articles Netvibes : Partager les derniers articles | iGoogle : Partager les derniers articles | My Yahoo : Partager les derniers articles | wikio : Partager les derniers articles | RSS : Partager les derniers articles |
Article précédent : Campagne pour l'espéranto au bacArticle suivant : Staĝo en la montaroj