Esperanto Midi-Pyrénées
menu occitan menu esperanto
Vous êtes ici >> Accueil/La Krokodil', le blog du Centre Culturel Espéranto/Staĝo en la montaroj
logo Krokodil

Staĝo en la montaroj

07/06/2012 - Lu 1176 fois
Tuj post mia alveno al Tuluzo okazis staĝo en Arrout, en ĉarma vilaĝo en la Pireneaj montaroj. La celo estis prepari la staĝantojn por la KER-ekzameno okazonta ĉisemajnfine.

 La ĉirkaŭaĵo mirigis min. Mi jam ekde longa tempo ne vidis tiel belajn grandajn montojn, kiuj ĉirkaŭis la domon, kaj la vilaĝon. La gastejo, kie ni loĝis, estas perfekta loko por renkontiĝoj, kaj rigardante de la fenestroj ni povis senti nin en la mezo de la naturo. Post nia alveno, post la kafumado kaj teumado la duono de la grupo iris al la bazaro aĉeti ingrediencojn por la posttagmeza kuirateliero, kaj tiuj, kiuj maltrankviliĝis pro la ekzameno, restis en la gastejo por partopreni la kurson. La bazaro okazis en apuda vilaĝo inter mezepokaspektaj dometoj kaj grandegaj arboj. Ekde mi estas en Suda-Francio, mi miras pri ĉio, tiel okazis ankaŭ en la bazaro. La etoso estis tute alia ol en la hungaraj bazaroj, en ĉiuj stratoj ludis muzikistoj, kaj la bazaro ne estis nur loko por aĉetumi, sed ankaŭ renkontiĝejo por la lokanoj. Mi vidis multajn interesajn homojn kaj manĝaĵojn, kaj mi devis forte sinteni, por ke mi ne aĉetu ĉion, kion mi vidas.

Reveninte de la aĉetado ni tagmanĝis dum pikniko, kien ĉiu kunportis manĝaĵojn de la hejmo, kaj ni dividis kun unu la alia. Post mallonga paŭzo komenciĝis la kuirateliero laŭ mia hungara recepto, kun la kunordigado de Niko. Ni preparis nian tradician pladon: gulyás supon, kiun mi jam multfoje preparis el Pollando, ĉar eksterlandanoj amas ĝin. Tion sekvis salado kaj rubarbtorto kiel deserto. Per la helpo de multaj manoj ni tre rapide preparis ĉion, dum la ekzameniĝontoj partoprenis la kurson. Longe daŭris nur la kuirado de la supo, kaj alproksimiĝante al la vespermanĝo, jam ĉiu senpacience atendis la gustumadon de la hungara plado. Kompreneble ĝi plaĉis al ĉiuj (kiel povus ne plaĉi?) kaj ĉiuj replenigis la teleron du aŭ trifoje. Post la vespermanĝo ni ludis mian plej ŝatatan ludon: homlupon, kio estas taŭga ludo por paroligi la timemajn komencantojn. Mi povas fajfaroni, ke en la unua ludo mi mortigis ambaŭ homlupojn en la unuaj du rondoj, kaj pro tio en la dua ludo mi tuj mortis…

La duan tagon atendis nin malbona vetero, do ni pasigis la tempon kursante en la domo. Ĉifoje estis kurso ne nur por la ekzameniĝontoj, sed ankaŭ por komencantoj. Dum la kursoj ĉiu malsatiĝis kaj post la tagmanĝo la vetero donacis al ni duonhoron sen pluvo. Ni tuj uzis la tempon por promeni iomete en la vilaĝo kaj viziti la lokon, kie okazis la Krokodila-renkontiĝo. Kiam la vetero denove malebligis al ni ĝui la naturon, mi faris mallongan prelegon pri mia urbo, Szeged, kaj pri la universitata fako, kie mi lernis Esperanton. La prelego iomete plilongiĝis pro la demandoj kaj pro la diskutado pri la situacio de la lingvo en mia lando. Nia tempo rapide pasis, kaj ni jam devis forlasi la belan ejon kaj reiri al la brua urbo. Mi tre ĝojis ke mi povis ekkoni pli multe da espernatistoj, konigi mian kulturon kun aliaj, kaj pasigi tempon ĉirkaŭate kun montoj. Mi esperas ke mi povos viziti la venontan Krokodilan-renkontiĝon!


Membres : Zsófi infos sur le membre | contactez le membre
Partager cet article wikio : Partager cet article | digg : Partager cet article | del.icio.us : Partager cet article | facebook : Partager cet article | scoopeo : Partager cet article | blogmarks : Partager cet article | additious : Partager cet article |
Partager les derniers articles Netvibes : Partager les derniers articles | iGoogle : Partager les derniers articles | My Yahoo : Partager les derniers articles | wikio : Partager les derniers articles | RSS : Partager les derniers articles |