Esperanto Midi-Pyrénées
menu occitan menu esperanto
Vous êtes ici >> Accueil/La Krokodil', le blog du Centre Culturel Espéranto/La dua vespero de Yoandra kaj Norberto
logo Krokodil

La dua vespero de Yoandra kaj Norberto

23/10/2009 - Lu 673 fois
La dua vespero de Yoandra kaj Norberto, niaj du kubaj invititoj, okazis en Belcastel, en Tarn. Ni estis dek sep ĉirkaŭ la tablo, niaj du amikoj, kvar esperantistoj de Tuluzo kaj anoj de la grupo de Lavaur.

Ĉiu el ni estis alportinta kelkajn specialaĵojn (fungojn, kolbason, salatojn ktp…). Yoandra miris pri la aŭtunaj fruktoj, ĉefe pri la vinberoj, la pomoj kaj la piroj, kiuj ŝajnis al ŝi veraj eksterordinaraĵoj!

Brulis fajro en la kameno. Feliĉe, ĉar yoandra ne bone eltenis la eŭropan malvarmon. Ŝi restis la tutan vesperon apud la fajrejo.

Pluraj ĉeestantoj estis vizitintaj Kubon, interalie Sylvie, de Lavaur, kiu vivis tie plurajn jarojn. Ĝi ne estis speciale organizita renkontiĝo, sed pli ĝuste agrabla vespermanĝa babilado. Niaj kubaj amikoj estis forlasontaj Tuluzon la sekvantan tagon al Béziers. Bonan finon de vojaĝo!

Verkis LA GRUPO DE LAVAUR

Membres : Daniel infos sur le membre | contactez le membre
Partager cet article wikio : Partager cet article | digg : Partager cet article | del.icio.us : Partager cet article | facebook : Partager cet article | scoopeo : Partager cet article | blogmarks : Partager cet article | additious : Partager cet article |
Partager les derniers articles Netvibes : Partager les derniers articles | iGoogle : Partager les derniers articles | My Yahoo : Partager les derniers articles | wikio : Partager les derniers articles | RSS : Partager les derniers articles |
Article précédent : Por la okcitana lingvo!Article suivant : Nia vojaĝo en Brazilo