Esperanto Midi-Pyrénées
menu occitan menu esperanto
Vous êtes ici >> Accueil/La Krokodil', le blog du Centre Culturel Espéranto/En Bjalistoko por unu jaro (1)
logo Krokodil

En Bjalistoko por unu jaro (1)

18/03/2009 - Lu 907 fois
Post longa 26-hora veturado, la buso en kiu mi sidas fine preterpasas la ŝildon “Białystok”! Post kelkaj pliaj minutoj, mi elbusiĝas en la neĝon kiu kovras la busparkejon...

En tiun urbon nome konatan de ĉiuj esperantistoj, mi venis por unu jaro de aktivado kiel eŭropa volontulo por la Bjalistoka Esperanto-Societo. La programo “Eŭropa Volontula Servo” ebligas al ĉiuj junuloj ĝis la fino de sia trideka jaro, realigi projektojn eksterlande por maksimume unu jaro. Ĉiujn kostojn pagas Eŭropa Unio: la veturkostojn, la loĝadon, la manĝadon, ktp… Kaj ĉiuj volontuloj krome ricevadas ĉiumonate iom da poŝmono.

En Tuluzo, EKC jam ricevis por 10 monatoj junan Bjalistokanon, Przemek, kiu multe aktivis por la asocio kaj ĝiaj membroj. Antaŭ lia reiro, Przemek anoncis ke la Bjalistoka Esperanto-Societo siavice serĉas volontulon gastigotan en la fama naskiĝurbo de Zamenhof.

Mi interesiĝis pri tiu unika ŝanco.

Post pluraj monatoj de preparado, la projekto estis akceptita de la responduma komisiono. La 27an de februaro 2009, mi enbusiĝis al Pollando!

Ĉe mia alveturo, atendas min Przemek kaj, surprize, du geesperantistoj el Varsovio: Irek kaj Agnieszka, kiuj tiutage en Bjalistoko partoprenis organizan kunsidon pri UK. Ni tuj festas la okazon ĉirkaŭ kelkaj bieroj!

Mian unuan tagon en Bjalistoko, Przemek trakondukas min al ĉiuj gravaj lokoj por esperantisto. Unuafoje mi konatiĝas kun loka indiĝeno (vidu sube). Tre baldaŭ venos la sekvo de mia rakonto!

Membres : Christophe Chazarein infos sur le membre | contactez le membre
Partager cet article wikio : Partager cet article | digg : Partager cet article | del.icio.us : Partager cet article | facebook : Partager cet article | scoopeo : Partager cet article | blogmarks : Partager cet article | additious : Partager cet article |
Partager les derniers articles Netvibes : Partager les derniers articles | iGoogle : Partager les derniers articles | My Yahoo : Partager les derniers articles | wikio : Partager les derniers articles | RSS : Partager les derniers articles |
Article précédent : Ludoj en esperantoArticle suivant : Un Tour du monde en vélo et en espéranto